PIV 2026 · Artikolo 3419
★drogo
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ drogo
1 substanco forte stimula, trankviliga, endormiga aŭ haluciniga, kiu povas kaŭzi psikan kaj korpan dependecon, kaj kies uzo ordinare estas rigore limigita per leĝoj, ekz. kokaino, opio kaj heroino. Sin. narkotiko.
2 (vastasence) substanco stimula, trankviliga, endormiga aŭ haluciniga, kiu povas kaŭzi psikan kaj korpan dependecon, t.e. drogo 1 kaj ankaŭ ekz. substancoj kiel tabako, alkoholo, kafo kaj teo.
➞ tokso. drogi tr
1 devigi iun gluti drogon, injekti al iu drogon k.s.
2 (arĥaismo) kuraci per drogo 3.
drogemulo = (prefere) drogulo.
drogulo homo, kiu ofte uzas drogojn, ordinare pro dependiĝo: ŝi fariĝis drogulo antaŭ 11 jaroj «post kiam mia familia kuracisto preskribis sendolorigaĵojn por dorsdoloro» MD Sin. narkotulo.