PIV 2020 · 15416
★te/o
★te/o
1 🍁 (ark.) Eksa g. Thea, nun inkludita en kamelio.
2 🍁 Sp. de kamelio (Ĉinia kamelio) el S k E Azio, de antaŭ jarcentoj kultivata por folioj uzataj por prepari teon 4. Sin. tearbo.
3 👥 La sekigitaj folioj de teo 2: verda teo (ne fermentigita); bruna aŭ nigra teo (fermentigita); pulvorteo aŭ kirloteo (pulvorigita nigra teo); ĉina, cejlona teo.
4 🍴 Trinkaĵo, preparita per infuzado de teo 3 en bolanta aŭ tre varma akvo: parfumita teo. ☞ mateo. ➞ teceremonio, tehoro, tekruĉo, tekunveno, temanĝo, tesalono, teofilino.
teacoj 🍁 Fam. (Theaceae) de ĉ. 610 sp-oj el 22 g-oj, i.a. kamelio.
teismo ⚕ Toksiĝo per teo.
teujo. Skatolo, por konservi teon.
tearbo. Teo 2.
★temaŝino. Samovaro.
buterteo. Teo kun butero, trinkata precipe en Himalajo.