← Reen al S

PIV 2020 · 13765

★salon/o

salon/o
En Okcident-Eŭropo, ĉambro de domo, kie oni akceptas gastojn, vizitantojn: la granda salono, kie pendis la portretoj de la prapatroj Z; la saloneto ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo Z.
Ĉambro, en kiu kunvenadis mondumanoj, sprituloj, artistoj ks, precipe en Francio: teni literaturan, politikan salonon.
Ĉiujara ekspozicio de pentraĵoj aŭ skulptaĵoj de vivantaj artistoj.
La plej granda ĉambro de ŝipo, destinita por manĝoj ktp.
Eleganta, dekoraciita ejo en hotelo aŭ komercdomo, kun difinita uzo: frizosalono, fumsalono, legosalono, montrosalono, tesalono.
salona. Rilata al salono 1 k 2: juna k salona fraŭlo Z; salona poezio (supraĵa), salonaj konversacioj (formalaj aŭ spritaj).
frizosalono = frizejo.
tesalono. Butiko, en kiu oni povas ricevi teon 4, eventuale kun kukoj.