← Reen al F

PIV 2020 · 4840

★friz/i

friz/i (tr) Krispe, bukle kombi harojn, volvante ilin ĉirkaŭ varmigita ilo: frizi harojn, barbon, plumojn; arte frizita kapo, virino.
frizo. Ago frizi k ties rezulto: konstanta frizo (tutkapa frizaĵo, farita per speciala maŝino k daŭranta plurajn semajnojn).
frizaĵo. Frizita buklo.
frizejo. Lokalo, kie laboras frizisto.
frizisto. Metiisto, kiu zorgas pri la hararanĝoj. barbiro.
malfrizi. Senbukligi.