PIV · 2295
★bukl/o
★bukl/o
1 Spirale volviĝanta fasketo da haroj: vizaĝo kun disliberigitaj nigraj bukloj Z; farigi al si konstantajn buklojn (➞ frizi); detranĉi buklon de siaj haroj, por donaco. ☞ tufo.
2 Ringoforme kurbigita fadeno, rubando, ŝnuro: la du bukloj de banto; dratkupraj bukloj. ☞ maŝo, nodo.
bukla. Prezentanta buklo(j)n.
bukli (tr) Doni buklan formon al io: liaj haroj estis buklitaj X.
buklaro. Tuto de la bukloj ĉirkaŭ la kapo.
buklilo. Stangeto, ĉirkaŭ kiu oni volvas la harojn por ilin bukli.
logbuklo. Malgranda buklo, plata k ronda, sur la tempio aŭ la frunto.