← Reen al N

PIV 2020 · 11039

nod¹o

nod1o
Streĉa interplektaĵo, per kiu interligiĝas du fadenoj, ŝnuroj ks, aŭ simpla plektaĵo de nur unu fadeno aŭ ŝnuro, streĉita ĉirkaŭ si: fari nodon per la laĉoj; se la ŝipisto malligas unu nodon, […] Z; maŝa, plata, marista, teksista nodo; (f) tranĉi la Gordian nodon. banto, maŝo, kudrero.
Punkto, kie kruciĝas kurboj, vojoj: fervoja nodo; nodo de valoj k montoj B; Sirio estas grava nodo de trafikvojoj.
La centra punkto en problemo aŭ historio, kie la implikiteco estas plej granda k la solvo ankoraŭ ne vidata: jen estas la nodo de la demando; rakonto, kiu tute ne havas misteran nodon de intrigo Z; la tria akto de tragedio ordinare prezentas la nodon de la historio.
Punkto en cirkvito, kie konektiĝas du aŭ pluraj branĉoj.
Nomo de diversaj elementoj nodosimilaj, pli speciale tiuj de la koro, konsistantaj el specialaj muskolfibroj, k el kiuj originas la kor-kontrahiĝo: atriosinusa nodo (Vd atrio), atrioventrikla nodo (nodo de Aŝof-Taŭara).
🔭 Ĉiu el la du punktoj, kie la linio, laŭ kiu sin intersekcas la ebenoj de la ekvatoro k de la orbito de astro, renkontas la ĉielan sferon.
🍁 (pp tigo) Loko, kie folio(j) alfiksiĝas, k la tiel formiĝinta tubereto.
Punkto en staranta ondo, kie ne estas movo. ventro.
Geometria punkto, kie aliras la sekundaraj aksoj de faskoj trairantaj lenson.
10  Rapido de unu marmejlo en horo (tiel nomata, pro nodo en la logŝnuro, per kiu oni mezuris la rapidon): la ŝipo kuras je ok nodoj.
noda. Rilata al nodo: la noda punkto; 🔭 noda linio (laŭ kiu sin intersekcas la ekliptiko k la orbita ebeno de planedo).
nodi (tr) Meti nodon en ŝnuron, aŭ kunligi ŝnurojn per nodo: nodu bone k kaŝu la finaĵojn prudente! G (pf).
nodaĵo
Patologia formaĵo, kiu ĉe palpado donas la impreson de nodo: artikaj, reŭmatismaj nodaĵoj.
Centi- aŭ deci-metra globa maso, ĝenerale neegal-supraĵa, diferenca de la petro, enhavanta ĝin, pro strukturo aŭ konsisto: fosfata, silica, manganoriĉa nodaĵo; peridotita nodaĵo en bazalto.
nodeto
Eta anatomia aŭ patologia nodo.
🍁 Ĉiu el la tuberetoj de la radikoj de la semplantoj de la fam. fabacoj, en kiuj loĝas bakterioj ( rizobio) kapablaj sintezi organikajn nitrogenajn molekulojn el la atmosfera nitrogeno (N2).  fiksi.
nodohava, nodoplena. Havanta multajn nodojn: nodohava ŝnureto; nodoplena bambuo.
internodaĵo 🍁 Parto de tigo inter du nodoj.
elnodiĝo 🎭 Finiĝo de teatraĵo, ĉe kiu la intrigo solviĝas.
limfonodo Ĉiu el la molaj tuberetoj (nodus lymphaticus), kiuj grupe troviĝas laŭlonge de la limfangioj, filtras la limfon k grave rolas en la imuna funkcio.