PIV 2020 · 16503
★ventr/o
★ventr/o
1 ❤ Parto de la korpo de la vertebruloj, situanta inter la brusto k la pelvo, k entenanta la stomakon k la intestojn: ventro estas la antaŭa (ĉe la dupieduloj) aŭ malsupra (ĉe la kvarpieduloj) parto de la abdomeno; havi tumoron en la ventro; li prenis la glavon k enpuŝis ĝin en lian ventron X; Jona restis en la ventro de la fiŝo tri tagojn k tri noktojn; la bovino havis la ventron ŝvelinta de gasoj. ☞ abdomeno.
2 La flanko de la homa korpo kontraŭa al la dorso: kuŝi sur la ventro; lia ventro dikiĝas de troa sidado; froti al si la ventron (de kontenteco); teni al si la ventron (de ridego).
3 Tiu korpoparto, rigardata kiel sentiganta la malsaton k akceptanta la nutraĵojn: ventro malsata orelon ne havas Z; sur la ventro veluro, en la ventro murmuro Z; liaj okuloj estas pli grandaj ol la ventro Z (li avidas pli, ol li povas manĝi); tiuj, kiuj zorgas nur pri la ventro Z (materiaj, korpaj ĝuoj). ☞ stomako.
4 Tiu korpoparto de virino, rigardata kiel la loĝejo de la naskiĝonto: mi mortigos la karan frukton de ilia ventro X; donu al ili ventron aborteman! X; feliĉa la ventro, kiu vin naskis! N. ☞ utero.
5 ❤ (venter) Pli dika parto de muskolo, kontraste kun ĝiaj ekstremaĵoj aŭ kapoj.
6 Ⓣ La kava aŭ konveksa parto de io: la ventro de ŝipo (inter pobo k pruo); la ventro de violono (resonujo); la ventro de botelo, flakono.
7 ☐ Loko en staranta ondo, kie la ondo havas la maksimuman intenson (kontraŭo de «nodo»): la distanco de unu ventro ĝis la sekva estas la duona ondolongo.
ventra
1 Rilata al la ventro: ventra zono; ventraj doloroj.
2 🍁 Interna.
ventraĉo, ventrego. Dika, pendanta ventro.
disventriĝo, elventriĝo ⚕ Ventra hernio inter la du abdomenaj rektaj muskoloj aŭ en la abdomena parieto, post akuŝo aŭ laparotomio.
subventro ❤ La malsupra parto de la ventro, ĉe la seksaj organoj.