← Reen al U

PIV 2020 · 16309

★uter/o

uter/o (uterus) Parto de la ovodukta kanalo de la inaj seksorganoj de diversaj animaloj, en kiu restas la ovo dum sia evoluo en la patrina animalo; ĉe mamuloj la feto evoluas en la utero dum la gravedotempo: ĉio, kio malfermas unue la uteron, apartenas al Mi X; kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo? X.  uterfalo.
utera. Rilata al la utero: utera kolo, tubo.
uterito Inflama afekcio de la utero.
eksterutera (pp gravedeco) Okazanta ekster la utero, aŭ en la tubo aŭ en la ĝenerala kavo.
samutera. Devenanta de unu sama utero, kiel la frat(in)o. Sin. sampatrina.