PIV 2020 · 11868
★patr/o
★patr/o
1 Viro generinta idon: jam deksepjara li fariĝis patro; li estas la portreto de sia patro Z; la edzino de mia patro estas mia patrino Z; Hamilkaro estis la patro de Hanibalo; patroj avaras, infanoj malŝparas Z.
2 Tiu viro, rigardata kiel la ĉefo de la familio: aŭskultu, infanoj, la instruon de la patro X; la patro estas tajloro Z; mi amas la patron Z; ho Karolo! kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! Z; kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta Z; tiu, kiun la patro malbenis Z; (f) Patro nia (Dio), kiu estas en la ĉielo Z.
3 Tiu, kiun oni rigardas kiel la originon, la iniciatinton, la fondinton de io: Danto estis la patro de la itala poezio; la Patro de la mensogoj (la diablo); la vera Patro de nia urbo; ♜ la Patroj (Romaj senatanoj; ➞ patricio); ✞ la ekleziaj Patroj (aŭtoroj de fundamentaj libroj en la komencaj jc de la eklezio.
Patro. Respekta titolo, donata al pastroj: la sankta Patro (la papo); faru konfeson al Patro Samuelo.
Patronia ✞ Preĝo, eldirita de Jesuo k komenciĝanta per la vortoj «patro nia…»: la knabo estis terurita, li volis ekpreĝi Patronian Z.
patra. Rilata al patro: patra koro, patra amo, patra beno; lia Patra moŝto (pri monaĥo); patre admoni iun.
patri. Esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu: junan koron kompreni mi ne ĉesis, patris al vi G.
patreco
1 Stato de viro, kiu estas patro.
2 Familiaj sentoj konvenaj al tiu stato.
patrio, ★patrujo
1 Lando, rigardata kiel apartenanta al iu gento aŭ nacio, pro tio, ke ĝi estas la lando de la patroj k de la avoj de la gentanoj aŭ nacianoj: vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povos forgesi Z; mi forlasis mian patrujon kiel juna knabo Z.
2 Tiu lando k la koncerna gento aŭ nacio: defendi sian patrujon; morti por la patrujo; Egiptujo estis la patrujo de la plej antikva civilizo (civilizacio) en la mondo B.
★patrino
1 Naskintino de ido: en tiuj triboj, la filoj portas la nomon de la patrino; Adamo donis al sia edzino la nomon Evo, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj Z; la lakto de la patrino estas la plej bona nutraĵo por beboj; en peko gravediĝis per mi mia patrino X.
2 Tiu virino, rigardata kiel la nutrantino k prizorgantino de la infanoj: kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino X; tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon Z; pardonu min, patrino! Z; por patrino ne ekzistas infano malbela Z; pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino; (f) lia pli aĝa frato estis por li kiel patrino.
3 Tio, kion oni rigardas kiel la originon, la nutrofonton: la Alpa montaro, tiu patrino de la grandaj eŭropaj riveroj; senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj Z; nia patrino Tero; la patrino Naturo.
Patrino. Respekta titolo, donata al virinoj, kiuj havas ian religian aŭtoritaton: la Patrino Supera (abatino).
patrina
1 Rilata al patrino: patrinaj zorgoj, karesoj, indulgoj, la patrina lingvo.
2 Estanta la origino, la fondinto: la patrina eklezio, loĝio (de kiu la aliaj devenis); Ⓚ la patrina likvo, solvaĵo (= restolikvo).
patrini. Prizorgi, kiel patrino: ŝi patrinis al tiu nova revuo.
patrineco
1 Stato de patrino.
2 Familiaj sentoj, konvenaj al tia stato.
patrologio. Scienca studo pri la ekleziaj Patroj.
★bopatro. Patro de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patro de edzo rilate al lia edzino.
★bopatrino. Patrino de edzino rilate al ŝia edzo, aŭ patrino de edzo rilate al lia edzino: en tiuj triboj la bopatrino estas tabua por sia bofilo.
★bogepatroj = gebopatroj.
★duonpatro. Edzo de patrino rilate al ŝiaj infanoj de alia patro.
★duonpatrino. Edzino de patro rilate al liaj infan-oj de alia patrino: urson evitu, duonpatrinon ne incitu Z.
elpatrujigi X. Ekzili.
gepatro. Patro aŭ patrino.
★gepatroj. Patro k patrino: domo k havo estas heredataj post gepatroj X.
gebopatroj. Bopatro k bopatrino.
prapatro. Plej malproksima generinto (pf), ordinare la fondinto de tribo aŭ de nobela familio.
prapatroj. Serio de la patroj, avoj, praavoj ktp: salono, kie pendis la portretoj de la prapatroj Z.
sampatra. Havanta la saman patron, sed ne la saman patrinon, kiel alia infano.
sampatriano, sampatrujano Z. Ano de la sama patrujo.
senpatra. Ne havanta patron (pf).
★baptopatro, ★baptopatrino
1 ✞ Tiu, kiu tenas la baptaton dum la baptado k garantias ties kristanan edukiĝon.
2 Tiu, kiu havas la honoron doni nomon al ŝipo ks.
Dipatrino ✞ Nomo atribuita de la Efeza Koncilio (431) al Maria, patrino de Jesuo: la Dolora Dipatrino (temo de multaj artverkoj). ☞ Virgulino, Madono.
patrinpatro. Patro de la patrino: la tuta familio de la domo de lia patrinpatro Z.
gentopatro. La fondinto de gento: tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo Z.
solpatrino. Senedza patrino.
Rim. Por patro k patrino estas uzataj la karesformoj resp. paĉjo k panjo.