PIV 2020 · 9385
likv⁸o
likv8o ☐ Substanco, kiu diference de solidoj k gasoj alprenas la formon de la ĝin entenanta ujo, sed praktike konservas la saman volumenon ĉe kunpremado. ☞ fluida.
Bordoza likvo 🌾 Preparaĵo el kalko k kuprika sulfato, uzata por kontraŭbatali fungatakojn sur arboj.
cerbospina likvo ❤ Likvo de la cerbaj ventrikloj k de la centra mjela kanalo.
interĉela likvo ❤ Likvo simila al limfo, sed ekstervaskula k senpere ĉirkaŭanta la ĉelojn.
subfridigita likvo. Substanco, troviĝanta en likva stato ĉe tiu temperaturo k tiu premo, ĉe kiuj ĝi normale estas jam solida.
supervarmigita likvo. Fluido, kiu ankoraŭ estas en likva stato ĉe tiu temperaturo k tiu premo, ĉe kiuj normale tia likvo jam estas forbolinta k en vapora aŭ gasa stato. ➞ superfandiĝo.
likvaĵo (evi) = likvo.
likvigi. Fari, ke io estu likva: likvigi aeron, gason.
likviĝi. Pasi al la likva stato.
kultivlikvo 🔬 Buljono 2.
restolikvo Ⓚ Likvo, kiu restas post kristalizado de substanco el solvaĵo.