← Reen al K

PIV 2020 · 7180

★kalk/o

kalk/o Vulgara nomo de la kalcioksido, CaO, sub diversaj formoj: la vigla (neestingita) kalko estas fabrikata el kalkoŝtono per kalcinado, ĝi servas por mortero; per aldono de akvo ĝi estingiĝas, k ŝanĝiĝas al velka (estingita) kalko (kalcia hidroksido, Ca(OH)2), kies akva solvaĵo estas konata kiel kalkakvo aŭ kalkolakto, pro la blanka nesolvita precipitaĵo. gipso, kalcito, stuko.  -eja, kalkargilo.
soda kalko. Miksaĵo de natria hidroksido (NaOH) k kalcia oksido (CaO), uzata kiel sekiganto k kiel kaptanto de karbondioksido.
kalka. Rilata al kalko aŭ enhavanta kalkon.
kalki (tr)
Surkovri surfacon per kalko, por ĝin blankigi: kalki domon Z.
🌾 Surĵeti kalkon (sur kampon), por plibonigi acidajn terojn.
Neŭtrigi per kalko.
kalkaĵo. Substanco, uzata por kalki: oni deskrapu la malnovan kalkaĵon X.
kalkpetro, kalkŝtono Sedimenta petro, ĉefe konsistanta el kalcito, el kiu oni per kalcinado faras masonkalkon.
dekalkiĝi, senkalkiĝi
Perdi kalkon, ekz. pp petro.
rekalkiĝi = rekalciiĝi.
klorokalko. Blanka pulvoro, CaCl(ClO), kies akva solvaĵo estas uzata por blankigi ŝtofojn ktp.