PIV · 3562
★-ej/
★-ej/.
I - Suf., montranta lokon, difinitan por io aŭ karakterizitan de io: lernejo, dormejo; hundejo, bovejo; herbejo; densejo; loĝejo; kuirejo; ĉevalejo, preĝejo; devenejo Z; senakvejo; komencejo, naskiĝejo; vagonara alirejo. Rim. 1 Kiam ej ne estas sufiĉe preciza, oni aldonu pli precizan morfemon. Ekz. «tabakejo» povas esti egale «tabakfabriko» aŭ «tabakvendejo». ➞ uj/ Rim. 4.
-eja ☼ Karakterizanta vivulon, kiu ekskluzive aŭ prefere kreskas en loko indikita de la rad.: suneja planto kreskas en sunaj lokoj, ombreja planto en ombraj lokoj, saleja planto (Sin. salplanto, halofito) en salaj lokoj, sekeja planto (Sin. sekplanto, kserofito) en sekaj lokoj ks; kalkeja, nekalkeja, humideja, pluvegeja; mezvarmeja (el mezvarmaj lokoj). Rim. 2. -eja respondas al la greka suf. -phila.
II - Samsignifa memstara morfemo:
ejo. malvasta ejo; mi amas la ejon de via domo X.