← Reen al E

PIV · 4111

★esting/i

esting/i (tr)
Ĉesigi bruladon: estingi fajron, brulegon; ili volas estingi mian karbon X; mi tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi X.
Ĉesigi lumadon: estingi lumon, kandelon; estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon Z; meĉon senfajriĝantan li ne estingos X.
(f) Ĉesigi k kvietigi la ardon aŭ eksciton: estingi soifon, deziron; granda akvo ne povas estingi la amon X; rigardo duone estingita Z; (analoge) pekon pardono estingas Z; kiu ŝuldojn estingas, tiu riĉecon atingas Z; estingi ies vivon, tutan genton. sufoki, forviŝi.
Miksi (kalkon) kun akvo: per aldono de akvo al CaO oni estingas ĝin ĝis Ca(OH)2; estingita (Sin. velka), neestingita (Sin. vigla) kalko.
Ĉesigi funkciadon.
estingo, estingado. Ago de estinganto: malpermesate plu babili post la estingo de la lampoj; estingado de la fajreroj.
estingiĝi. Iĝi estingita:
eniri en Gehenon, kie la fajro ne estingiĝas N;
donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas N; ties lumilo estingiĝos meze de mallumo X; la roza brilo estingiĝis sur la maro Z;
ekflamis mia kolero k ne estingiĝos X; lia memkonfido estingiĝis B; ĉiutage estingiĝas multe da homaj vivoj Z; estingiĝanta voĉo, rigardo; estingiĝis lia tuta familio. morti, pasi, velki, elvaporiĝi, foriĝi, forviŝiĝi, neniiĝi.
estingilo
Konusforma ilo, por estingi kandelon.
Aparato, ŝpruciganta specialan substancon, por estingi komenciĝantajn fajrojn.
neestingebla. Tia, ke oni ne povas ĝin estingi: la neestingebla fajro N; vivo multege pli garantiita k neestingebla Z.
blovestingi. Estingi per blovo: blovestingi kandelon.
fajrestinga. Servanta por estingi fajron: li elveturis kun la fajrestinga tubo Z.
fajrestingisto. Ano de aparta brigado, kies rolo estas estingi la incendiojn. fajrobrigado.
voĉestingo. Malapero de la voĉa funkcio; parezo de la voĉkordoj.