PIV 2020 · 2195
brigad²o
brigad2o
1 ⚔ Armedivido, konsistanta ordinare el du infanteriaj regimentoj.
2 Organizita taĉmento da laboristoj, kune laborantaj sub unu ĉefo: fajrobrigado Z (kontraŭ incendio); brigado da balaistoj, kuiristoj; (f) brigado da poetoj.
enbrigadigi. Aligi al brigado 2.
fajrobrigado Z. Speciala taĉmento, volontula aŭ profesia, kies tasko estas batalo kontraŭ incendioj.
laborbrigado. Grupo de volontaj helplaborantoj.