PIV 2020 · 11813
partizan/o
partizan/o
1 Forta aprobanto de iu partio, afero ks, ofte sen kritika rezono: la partizanoj de Volapük Z. Sin. partiano.
2 ⚔ Ano de grupo da armitaj civiluloj, militantaj sub la komando de privata ĉefo, aŭ en kontakto kun regula armeo, aŭ memstare, por ĝeni la malamikojn per embuskoj k surprizatakoj, precipe ĉe iliaj malantaŭaĵoj. ☞ gerilo.