PIV 2026 · Artikolo 11814

partnero

Litero P

partnero
1 persono aŭ asocio ligita kun alia(j).
2 POLI lando asociiĝinta kun alia(j) en politikaj aferoj.
3 LUDO en briĝo, teniso k.s. ludanto, kun kiu oni kuniĝas kontraŭ alia(j).
4 en danco, spektaklo, sporta prezentado, seksumado k.s. kunulo: partnero de artsketisto koitopozicio, kiu konvenas por ambaŭ partneroj ATó
partnereco stato esti partnero(j): UEA estas en konsulta partnereco kun Unesko Orienta Partnereco estis fondita en 2009 kiel diplomatia projekto de Eŭropa Unio post iniciato de Pollando JHa ili spertas nek la plezurojn nek la problemojn de amo, seksumado, partnereco aŭ intimo GMc