PIV 2026 · Artikolo 11815

★paruo

Litero P★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. parued/o
  2. barb/oparuo
  3. grand/a paruo
  4. mont/arparuo
  5. verd/a/dors/a paruo
★ paruo ZOOL malgranda malnovmonda birdo, tre vigla, kun mallonga beko; ofte kun buntaj koloroj (nigra, blanka, flava); ĝi manĝas insektojn kaj grajnojn de greno; ofte vidata en gregoj; kun diversaj, melodiaj vokoj. genro Parus ➞ paruedo.
paruedo birdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas paruo. membro de la familio Paridae (paruedoj)
barboparuo malgranda rara birdo vivanta en Eŭropo kaj Azio. specio Panurus biarmicus
granda paruo malgranda paruo, kun nigraj kapo kaj kolo, blankaj vangoj kaj orelkovriloj, flavaj subaj partoj; plejparte insektovora; ĝi vivas en Eŭropo kaj partoj de Azio kaj Afriko.specio Parus major
montarparuo, verdadorsa paruo birdo, simila al la granda paruo, sed kun pli ampleksa verda zono sur la dorso; ĝi vivas en partoj de Azio, inter Bangladeŝo kaj Vjetnamujo. specio Panus monticolus