PIV 2020 · 3303
divizi¹o
divizi1o
1 ⚔ Aŭtonoma grupiĝo, sub unu komandanto, de diversarmilaj trupoj: divizio povas enteni infanteriajn, artileriajn, tankajn, aviadilajn elementojn; divizia artilerio, eskadro; diviziestro.
2 🍁 Sistematika unuo (divisio), ampleksanta parencajn klasojn, kun rango supera al klaso k malsupera al regno; respondas al la pli vaste uzata filumo. ☞ klaso, regno.
subdivizio 🍁 Sistematika unuo (subdivisio) ampleksanta tre proksime parencajn klasojn de la sama divizio. ☞ subfilumo.