PIV 2026 · Artikolo 15300taksonoLitero Ttakson/o BIOL sistematika unuo uzata en la klasifiko de la vivuloj. ➞ domanio, regno 4, filumo, divizio 2, klaso 4, subklaso 2, ordo II 7, subordo, infraordo, familio 3, genro 2, subgenro, specio 1, subspecio, vario 4, formo 7, formo speciala; klado 1. sub/speci/a taksono taksono malsupera al specio 1, t.e. de subspecio ĝis formo speciala. super/speci/a taksono taksono supera al specio 1, t.e. de genro 2 ĝis domanio.