PIV 2020 · 15299
taksodi/o
taksodi/o 🍁 G. (Taxodium el taksodiacoj) de falfoliaj koniferaj arboj kun du specoj de ŝosoj (iuj mallongaj k defalemaj, la aliaj longaj k daŭremaj) k de folioj (lini- aŭ skvam-formaj) k kun konusoj similaj al tiuj de cipreso; 2 sp-oj el NE Ameriko, forstumataj, pororname kultivataj k medicine uzataj.