PIV 2026 · Artikolo 2568
★cipreso
★ cipreso BOTA nordhemisfera arbo, daŭrafolia kaj monoika, kiu havas globformajn konusojn kaj malhele aŭ blue verdajn skvamformajn foliojn; ofte kultivata por ornamo aŭ ŝirmado kontraŭ vento. genro Cupressus ➞ kupresaco, junipero, tujo 2.
somercipreso granda herbo, kun folioj kiuj ruĝiĝas aŭtune, kun fruktoj malhele brunaj, kiuj senŝeligitaj estas nigraj; la semoj estas manĝataj en Japanujo. specio Bassia scoparia Sin. somera basio. ➞ amarantaco.