PIV 2026 · Artikolo 16113
2tujo
2 tujo BOTA monoika arbo aŭ trunkarbusto, kun plataj foliŝosoj el malgrandaj skvamformaj folioj kaŝantaj maldikajn tigojn, kaj kun oblongaj aŭ ovoformaj konusoj el po 6–12 skvamoj; el orienta Azio kaj Nord-Ameriko; kelkaj estas kultivataj por ligno aŭ por ornamo (multaj kultivoformoj). genro Thuja ➞ kupresaco, cipreso.