PIV 2026 · Artikolo 606
amaranto
Derivaĵoj en la artikolo 3
amaranto BOTA unujara herbo kun verdaj, flavaj, oranĝaj aŭ ruĝaj floroj en longaj staraj aŭ pendaj infloreskoj, el la varmaj kaj mezvarmaj regionoj; pluraj estas orname kultivataj. genro Amaranthus dancis ĉiuj kune, la bluaj violoj kaj la ruĝaj amarantoj Z
amaranta havanta purpuran koloron: kanapeto, tegita per amaranta damasko Z
amarantaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas amaranto. membro de la familio Amaranthaceae (amarantacoj)
vosta amaranto amaranto el Sud-Ameriko, kultivata en la tropika zono por manĝeblaj semoj. specio Amaranthus caudatus ➞ kvinoo.