PIV 2020 · 605
amar⁴a
amar4a
1 Maldolĉa por la gusto: amara kiel galo, aloo, genciano, kakao; por buŝo amara, por koro dolĉa; amara fonto. ➞ dolĉamaro.
2 Maldolĉa por la koro: amara moko, parolo, riproĉo; amare bedaŭri la perditan tempon de la juneco.
amareco. Eco de io amara: ŝi nur tiam sentis la amarecon de sia vidviniĝo.