PIV 2020 · 4960
★gal/o
① ★gal/o
1 ⚥ Amara, verde flava viskoza likvo, kontinue sekreciata de la hepato, kolektiĝanta en la galveziko k intermite ellasata en la duodenon dum la digestado. ☞ koleo.
2 Tiu sekrecio, rigardata de la antikva medicino kiel kaŭzo de la malbonhumoro, malico: mi havas la animon de kolombo, la galo al mi mankas Z; eĉ najtingalo ne estas sen galo Z; al la diablo! ne incitu al mi la galon! Z; oni estas ja nur homo, k ĉiu homo havas ja galon Z; ĉu ne povas krevi la galo? Z (ĉu tio ne kapablas kolerigi vin?). ☞ atrabilo, melankolio.
3 (f) Io tre maldolĉa: la memoro pri mia mizero estas vermuto k galo X; mi vidas, ke vi estas en la galo de maldolĉeco N.
gala. Rilata al la galo:
1 gala malsano (iktero); gala veziko (kolecisto);
2 gala humoro, kritiko.
gala acido Ⓚ (kn) Steroida acido en galo, rolanta en la digestado. ➞ koleata.
galeco. Malico: la okuloj de ĉiuj briletis tute ruĝe de kolero k galeco Z.