PIV 2026 · Artikolo 5106

genciano

Litero G

genciano BOTA unujara aŭ plurjara herbo, kun folioj sidaj, kontraŭe duopaj aŭ en elbaza rozeto, kun floroj ĝenerale bluaj, violaj aŭ flavaj, unuopaj aŭ en infloresko, kun 4–5-petaloj plej ofte formantaj larĝan tubon; kun multasemaj kapsuloj; el la mezvarmaj kaj malvarmaj regionoj, precipe el altaj montaroj kaj Arkto. genro Gentiana
gencianaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas genciano. membro de la familio Gentianaceae (gencianacoj)
flava genciano BOTA genciano kun flavaj floroj kaj treege amara radiko uzata en la preparado de gencianlikvoro. specio Gentiana lutea ➞ veratro.