PIV 2020 · 16510
veratr/o
veratr/o Z 🍁 G. (Veratrum el Melanthiaceae, fam. parenca al la liliacoj) de grandaj, plurjaraj, poligamiaj herboj kun dika, karna, tre venena rizomo (ne konfuzenda kun tiu de la flava genciano), kun alternaj, integraj, larĝe elipsaj, laŭlonge sulkaj folioj k kun regulaj floroj en granda paniklo; 15−20 sp-oj, N-hemisferaj, kelkaj kultivataj por ornamo k medicino, ekz.:
blanka veratro (V. album) kun blanketaj-verdetaj floroj k kun rizomo medicine uzata. Sin. blanka heleboro.
nigra veratro (V. nigrum) kun nigre purpuraj floroj, ĝardene kultivata.