PIV 2020 · 16511
★verb/o
★verb/o Λ Vortospeco, funkcianta kiel predikato (ekz. «pluvis», «li dormas») aŭ kiel ne-adj-a, ne-adv-a k ne-subst-a parto de predikato (ekz. «Leono estas besto Z», «estis varme», «mi legos gazeton») ☞ konjugacio, modo, modalo, tenso.
verbigi. Transformi vorton en verbon: senpera, sufiksa, prefiksa verbigado.
helpverbo
1 Verbo, kies rolo estas enkonduki pli gravan semantikan nocion sub formo de predikativo (ekz. esti, iĝi…) aŭ de inf. (ekz. povi, voli, komenci ks).
2 En diversaj lingvoj, verbo, uzata kiel parto de kompleksaj tensoj (estas ĝenerale uzataj verboj havantaj la signifojn de iuj helpverboj 1 aŭ de «havi»).