PIV · 10486
★mod/o
★mod/o
1 Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon: vestita laŭ la plej nova Pariza, Londona modo; tiaj roboj estis tiam en modo; mezuri ĉion per mezurilo de la modo Z; la alta modo; «vert de mer!» ĝi estas la lasta modo Z; vi volas eligi el modo la prepucion? Z; (f) tiu ĉi afero estas tute ne en modo Z; pri tiuj ideoj estas modo paroli kun ironia rideto Z; modrevuo, modgravuroj. ☞ furoro, sensacio.
2 Λ Kategorio de la verbo, esprimanta la sintenon de la parolanto rilate al sia diraĵo. ☞ indikativo, kondicionalo, optativo, volitivo. ➞ modalo, tenso.
3 📈 Ĉe frekvenca distribuo, la plej ofta grando, la plejoftanto.
4 (evi) = modalo 4.
moda. Rilata al la modo: moda gazeto, novaĵo, sensacio; modaj artikloj, butikoj.
modaĵoj. Roboj, ĉapeloj, galanterio laŭ la modo.
modisto. Homo, kiu pretigas k vendas la lastmodajn vestojn aŭ robojn.
eksmoda. Estanta laŭ iama, ne plu aktuala modo.
eksmodiĝi, elmodiĝi. Ĉesi esti laŭmoda.
laŭmoda. Konforma al la lasta modo.
u-modo. Volitivo.
us-modo. Kondicionalo.