PIV · 10487
modal/o
modal/o Z
1 Φ Ĉiu el la diversaj manieroj, kiel la substanco aperas al la homa menso: laŭ Spinozo, la ideo pri justeco, rememoro pri amaventuro k peceto de granito estas diversaj modaloj de la sama substanco.
2 (Logiko) Speciala kondiĉo, al kiu estas subordigita la aserto de opinio: la modaloj de ebleco, de eventualeco.
3 Λ Formo, kiun la verbo alprenas laŭ tio, ĉu ĝi rolas kiel predikato (finitivo), kvazaŭsubst. (infinitivo), adj. (participo) aŭ adv. (gerundio).
modala. Rilata al la modaloj.
modaleco Z Φ Maniero, kiel io estas, aŭ estas pensata.