PIV 2026 · Artikolo 9356

2lido

Litero L

Derivaĵoj en la artikolo 6
  1. lida
  2. Liduj/o
  3. Lidi/o
  4. liduj/an/o
  5. lidi/an/o
  6. mezlida
2 lido HIST ano de la ĉefgento de Lidujo: lidoj kaj etruskoj estis, laŭ ili la antikvaj grekoj, parencaj popoloj RPi
lida
1 rilata al la lidoj, ilia lingvo aŭ Lidujo: en la hitita, samkiel en la lida lingvo, la sufikso «-l» karakterizas apartenajn adjektivojn RPi
2 MUZI modalo uzanta la naturajn tonojn F ĝis F′.
Lidujo, Lidio antikva regno en Malgranda Azio, en kiu reĝis Krezo. ΛυδίαLudía
lidujano, lidiano loĝanto de Lidujo.
mezlida MUZI modalo uzanta la naturajn tonojn G ĝis G′.