PIV 2026 · Artikolo 10488
★modelo
Derivaĵoj en la artikolo 9
★ modelo
1 objekto farita por esti imitata: modelo de brodaĵo modelo de skribo modelo de maŝino estas tre necese, ke mi mem pretigu per argilo la modelon de la statuo Z pecoj , kiujn li kunmetadis por formi imitaĵon de donita modelo Z fratoj, kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo Z Esperanto estas kreita de homo, kiu laboris tute sola, havante ne sole neniajn konsilantojn, sed ankaŭ nenian antaŭe aperintan modelon Z
2 persono, kiu pozas antaŭ artisto por esti desegne, pentre, skulpte k.s. prezentata. ➞ pozisto.
3 TEKS manekeno 3.
4 (figurasence) io aŭ iu imitinda pro sia perfekteco: tiu aparato estas modelo de simpleco kaj efikeco li estis modelo de la moroj kaj klereco Z ŝi montras modelon de patrina amo li estas la modelo de boneduka maniero de vivado Z ➞ ekzemplo, idealo, tipo.
5 SCIE simpligita prezento aŭ priskribo de la esencaj ecoj de sistemo aŭ procezo, uzata por kalkulado, prognozado aŭ esplorado: matematika modelo modelo de atomo modelo de la ekonomio
modela inda servi kiel modelo: modela konduto Z modela stilo modela por ĉiuj eĉ en la plej modela regno naskiĝas diversaj proponoj reformaj Z
modeligi
1 konformigi al modelo: se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ la stilo de «La Esperantisto» Z
modelisto iu, kiu desegnas la modelojn de laŭmodaj vestoj.
arkomodeliloARKI modelilo el tabuloj, sur kiu oni konstruas arkon, volbon k.s.
etmodelo modelo (de maŝino, dekoracio, domo, skulptaĵo k.c.) farita laŭ malgrandigita skalo. ➞ maketo.
papermodelo TEKS modelfolio.