← Reen al M

PIV · 10696

muld⁹i

muld9i (tr)
Reprodukti objekton, enpremante moligitan materialon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon per vakso; muldi aŭtoŝelon, plastajn telerojn; muldi betonajn elementojn de konstruo. elfandi.
Prepari la reprodukton de objekto, ricevante ties reliefon en molan, poste hardigeblan, substancon: muldi per gipso la vizaĝon de mortinto; muldi per kartono bareliefon, antikvan surskribaĵon.
muldado. Agado de tiu, kiu muldas: muldado de mezepoka statuo.
muldaĵo. Objekto, reproduktita per muldado: muzeo de muldaĵoj el historiaj monumentoj. kopio.
muldilo. Ujo, en kiun oni enpremas la muldan materialon: muldilo el argilo, el sablo, el ŝtalo, el tabuloj por betono; bakmuldilo (de kuko), sablomuldilo (infana ludilo).
elmuldigi. Elpreni la muldaĵon el la muldilo (ofte detruante ĉi tiun): elmuldigi statuon, buterbrikon.
sablomuldilo. Ludilo por formi figurojn el sablo.