← Reen al K

PIV · 7523

★karton/o

karton/o
Dika, fortika papero de pli-malpli kruda konsisto: kartono por pakado; ondumita, ledsimila, asfaltita kartono; rompita fenestro ŝtopita per kartono; surglui foton sur kartonon.
Skatolo farita el kartono: kartono por aktoj, por virinĉapeloj.
Detala skizo, farita sur dika papero, de desegno efektivigota kiel pentraĵo, tapeto, mozaiko, vitralo ks. ŝablono.
kartona. Konsistanta el kartono: malgranda kartona domo Z; kartona bindaĵo.
kartoni (tr) Bindi per kartonaj kovriloj.
kartonaĵo. Ia ajn objekto el kartono: fabriko de kartonaĵoj.
muldokartono. Kartono, farita el paperpasto pistita, kungluita, kun eventuala aldono de gipso aŭ argilo, k destinita fari objektojn per muldado: masko, pleto el muldokartono.
pajlokartono. Kartono fabrikita el muelita pajlo.
ŝtonkartono. Tre fortika, malmoliĝinta kartono, per kiu oni faras arkitekturajn ornamaĵojn.