PIV · 15065
ŝablon/o
ŝablon/o
1 Modelo el maldika materialo (ligno, metalo, kartono, teksaĵo, papero, plasto), laŭ kiu oni tajlas objekton: ŝablono por la tajlo de vitralpecoj. ☞ modelfolio.
2 Modelo, konsistanta el metala aŭ kartona maldika plato, en kiu estas eltranĉitaj literoj, signoj aŭ figuroj, tiamaniere ke, submetinte paperon aŭ platan glatan objekton k surŝovante farboplenan penikon aŭ surŝutante koloran pulvoron, oni povas rapide k multope reprodukti la eltranĉitajn desegnaĵojn.
3 (f) Banalaĵo, senoriginalaĵo: li forĵetis la romantikajn ŝablonojn; labori laŭ ŝablono (rutine). ☞ stereotipo, gurdi.
ŝablona. Rilata al ŝablono: ŝablona kopiado; (f) ŝablonaj dirmanieroj, epitetoj.