← Reen al E

PIV · 4101

★esprim/i

esprim/i (tr)
Montri sian penson aŭ senton per paroloj, gestoj aŭ aliaj aŭdeblaj aŭ videblaj signoj: se mi volas esprimi direkton, mi uzas akuzativon Z; liaj rigardoj esprimis teruron; esprimi koran dankon Z, sian favoron Z, opinion Z, deziron, ĝojon, kontentecon, doloron; ia senco aldona, kiu devas esti esprimata per alia rimedo Z; ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo Z; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la Gramatiko k U.V. devas esti rigardataj kiel konsiloj de la plej kompetenta E-isto Z; esprimi sin Z; esprimi sin per gestoj, per vortoj; (f) sufikso esprimanta abstraktan ideon. eldiri.
💡 Difini per grando, unuo: esprimi per metro; nombro esprimanta la grandon de angulo.
esprimo
Elmontro de sento, penso per la fizionomio aŭ sinteno: malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto; la okuloj akceptis esprimon de prudento Z; esprimo malmola k severa Z; esprimo de doloro sur la vizaĝo Z.
Elmontro de sentoj aŭ pensoj per paroloj: esprimo de sentoj en E. P; la esprimo de ĉiuj opinioj estas libera; bonvolu akcepti la esprimon de miaj dankoj.
Dirmaniero: la esprimo «estu timata» estas uzita tute bone Z; en via frazo ni povas tute bone anstataŭigi la substrekitan esprimon per […] Z.
Skriba elmontro de matematikaj grandoj aŭ rilatoj.
esprimado. Kutima aŭ daŭra esprimo: la aŭtoro de E. deziris, ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea Z.
esprimplena. Klare esprimanta senton aŭ penson: esprimplena rigardo, mangesto Z.
misesprimo. Malĝusta, maltaŭga esprimo.
neesprimebla. Tia, ke oni ne povas ĝin esprimi: neesprimebla doloro.
senesprima. Montranta nenian esprimon: senesprima vizaĝo.
fakesprimo. Esprimo propra al iu fako, tekniko ktp.
nomesprimo Λ Subst-a epiteto, prezentanta la propran nomon de la suplementa vorto: la nuna tendenco estas ĉiam nominativigi la nomesprimojn.