PIV · 3224
★dir/i
★dir/i (tr)
I - Voĉe komuniki sencohavajn vortojn: diri al iu adiaŭ Z; ili diris al ŝi bonan tagon Z; ne diru «hop» antaŭ la salto Z; mi volas diri al vi nur unu vorton Z; ŝi diris ion, kion li ne komprenis Z. ☞ paroli.
II - Voĉe komuniki
1 informon, sciigon, rakonton ks: fremdulo, diru, kiu k el kie vi estas Z; ĉu ĝi estas vi, kiu diris al via edzo, ke mi vin amas? Z; diru, kiel li trovis savon Z; diru, mi petas, vi venas de tie? Z; tion volu diri al s-ro B. Z; pri mia patro li nenion diras Z; jes, vi diris veron Z; dirante tion, la libristo envolvis la volumeton Z; diris k foriris Z (abrupte forkuris). ☞ aserti, citi, mencii, raporti;
2 opinion, juĝon, penson: diri libere sian opinion Z; kion vi diros pri tiu stranga kokokrio? Z; ne zorgu pri tio, kion diros la najbaroj; vi meritas, ke oni diru al vi tiajn aferojn! Z; inter la (du) esprimoj estas ankoraŭ malfacile diri, kiu estas la pli bona Z; sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? N; vorto dirita neniam revenas Z; (analoge) mi diris al mi, ke popolo povas erari Z; diri al si en la pensoj Z, en sia koro Z. ☞ klaĉi. ➞ taksi;
3 respondon, rebaton, klarigon: akuzito, kion vi havas por diri?; mi havas nenion por diri kontraŭ tiu projekto; pri tiu punkto multon oni povus diri!; ĉu via patro ĝin permesas? Kion al tio diras Polonio? Z; k kion vi diros, se mi nun vidigos al vi, ke […] ? Z;
4 ordonon, volon: mi diras al vi, ke vi iru tuj! Z; venu, mi diras al vi! Z; haltu! haltu, mi diras! Z; k Dio diris : Estu lumo X; dirite, farite Z (sen prokrasto).
III - Skribe komuniki, esprimi, mencii: estas necesege diri en la prospekto la sekvantajn aferojn Z; la verkisto de ĉi tiu libro diras, ke […] Z; kie en la letero estas dirita eĉ unu vorto pri tio? Z; el la dirita regulo sekvas […] Z; principe la diritaj punktoj estas necesaj, por ke […] Z; la supre dirita formo Z; proksime de la marĉejo staris la supre dirita domo Z; en la Talmudo estas dirite, ke […] Z. ☞ citi, deklari.
IV - Pli-malpli klare prezenti ideon per vortoj: oni plu serĉas, kion li diris, kiam li finis paroli; tre feliĉa homo, mi volas diri altklasa homo Z; sed tio tute ne estis mia intenco, mi volis nur diri, ke […] Z; vizaĝo, kiu nenion diras; «iru rekten» oni povas diri Z; por tiel diri Z; se oni povas tiel diri Z; tion oni ne diras en societo; el la buŝo multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras Z; ĉu la Leĝo estas peko? Kion do ni diru? N; bone dirite!. ☞ esprimi, signifi.
V - (f) Indiki, montri, pp aferoj: ĉiu iras, kiel saĝ’ al li diras Z; la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al ni, ke tio estas la sola vojo Z; la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesa Z; mono sian devenon ne diras Z.
diro. Ago de iu, kiu diras, k tio, kion oni diras: tio estis diro neĝentila Z; ĉe ĉiu lia diro Z; ĉe tiu diro Z; diron oni neas, skribo ne pereas Z; ĉiu diro de Dio estas pura X; la diro de la Eternulo per Moseo X; la dek Diroj Z (➞ dekalogo). ☞ parolo, vorto. ➞ dirmaniero.
★diradi. Ofte, ripete diri: li ĉiam diradis al mi la veron Z; iam ili sidiĝadis apud la arbeto k diradis : «Ha, kiel ĉarme malgranda ĝi estas!» Z.
aldiri. Aldoni, dirante.
antaŭdiri. Anticipe diri, anonci: mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj antaŭdiros malveraĵon X; oni neniam povas antaŭdiri, en kia humoro li estos; sorĉe antaŭdiri Z; la antaŭdiristoj laŭ la luno X. ☞ aŭguri, profeti, prognozi.
duondiri. Aludi.
eldiri. Akcente, formale aŭ publike diri ion gravan: kviete vi eldiris grandan vorton! Z; tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro Z; li eldiris piajn preĝojn Z; ĉiu ricevis parolkapablon k povis eldiri siajn pensojn Z; ni eldiru pri tio nian juĝon! Z; David eldiris la sekvantan funebran paroladon pri Saul X; kompato, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn Z. ☞ elparoli, formuli, vortigi.
kontraŭdiri
1 (tr) Prezenti rebate kontraŭan opinion, argumenton: ili ne havis, kion kontraŭdiri N; argumento, kiun estas malfacile kontraŭdiri.
2 (ntr) Esprimi responde kontraŭecon: sed eble oni kontraŭdiros al mi, ke […]; se ĉiuj konsentas, mi ne kontraŭdiros. ☞ kontraŭparoli, obĵeti.
laŭdira. Asertata, sed ne certa: laŭdira titolo de nobeleco; lia laŭdira motivo.
laŭdire. Laŭ tio, kion oni diras: laŭdire li estis tute ebria.
rediradi. Plurfoje, insiste rediri.
subdiri. Flustre aŭ alude diri.
onidiro. Famo, klaĉo.
popoldiro. Proverbo: la popoldiroj esprimas la saĝon de l’ popolo Z.
verdira. Tia, ke ĝi esprimas la veron.
verdire. Esprimante la veron.
vidiri (ntr) Uzi la ĝentilan formon vi anst. ci.