← Reen al R

PIV 2020 · 13178

★raport/i

raport/i
(tr) Veni voĉe ripeti al iu tion, kion oni aŭdis: vi ne bezonas raporti la parolon de la princo, mi ĉion aŭdis Z; ĉu vi al la reĝo raportis la vortojn, kiujn ni interkonsentis? Z; oni raportis al ŝi la vortojn de ŝia filo Z; malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro X; (abs) reĝo, antaŭ ol vi iros al nokta dormo, mi al vi raportos pri ĉio kion aŭdis mi Z; pri ĉio, kion li al ŝi parolis, precize ŝi raportis al mi Z; ĝi aŭskultis de sur la tegmento k devis raporti pri tio en la nesto Z; (f) kion koro portas, vizaĝo raportas Z.
(tr) Alporti al superulo novaĵon, kiun oni mem aŭdis, vidis aŭ spertis: kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn cirkonstancojn de la batalo […] X; la abeloj raportis tion al sia reĝino Z; la tutan veron mi al vi raportos Z; ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario X; la servistino raportis al mi, ke ia «homo» deziras paroli kun mi Z; salutu, kapitan’, en mia (de Fortinbras) nomo la reĝon de Danujo k raportu, ke Fortinbras deziras […] Z; oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan X. informi, sciigi.
(ntr) Deklari pro devo: mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi konkludo estas tute erara Z; tuj en la komenco de mia rakonto, mi devas necese raporti, ke mi estas hebreo Z; sinjoro leŭtenanto, diris Ŝvejk, obeeme mi raportas, ke mi estas denaska idioto.
(ntr) Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj k konkludoj, de studo, esploro, analizo ks pri difinita afero: la plej gravaj punktoj, pri kiuj mi raportos (al la Lingva Komitato), estos […]; permesu, ke mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas tiun ideon Z; raporti al la ĝenerala kunveno pri la laboroj de la komisiono; raporti antaŭ la scienca akademio pri la lasta eltrovaĵo de D-ro N.
(ntr) Verki priskribon de okazintaĵo por gazeto: ĉiutage la ĵurnalistoj raportas pri novaj strikoj.
raporto
Buŝa ripeto de tio, kion oni aŭdis: ne ĉiu raporto estas vera vorto Z. famo, klaĉo.
Rakonto, farita al komisiinto, superulo ks pri fakto, kiu koncernas tiun, k kiun oni spertis aŭ ĉeestis: nun estas surdaj la oreloj, kiuj aŭskulti devus la raporton, ke la ordono estas plenumita Z; fari al la ministro fidelan raporton pri la okazintaĵoj dum lia foresto.
Priskribo farita aŭ opinio formulita post esploro k konsidero pri difinita demando, kazo, teorio ks: la sekretario ĉiujare donos raporton pri la enspezoj k elspezoj; vi ne bezonas doni al iu kalkulan raporton Z; la ekspertizisto prezentis favoran raporton; mi pretigos detalan raporton, kiun mi prezentos al la diskutado k voĉdonado de la kongresanoj Z. protokolo, recenzo, referaĵo.
(evi) = proporcio 4, rilatumo.
Dimensio (larĝo k alto) de ornama motivo, kiu daŭre ripetiĝas sur la strukturo de teksaĵo aŭ estas ripete presita sur ĝi.
raportado. Agado de tiu, kiu raportas.
raportaĵo. Gazeta artikolo, en kiu gazetisto raportas pri enketo, esploro, vojaĝo ks.
raportanto. Tiu, kiu estas komisiita raporti antaŭ kunveno.
raportisto. Gazetisto, kiu surloke kolektas informojn pri aktualaĵo, por publikigo en ĵurnalo aŭ libro.
misraporti (tr) Fari malĝustan raporton pri io.
kalkulraporto X = raporto pri financoj.