PIV 2026 · Artikolo 7598
katedro
Derivaĵoj en la artikolo 3
katedro
1 surpodia seĝo de profesoro, instruisto, preleganto, predikanto k.s.: li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon Z la katedro estis ornamita per multekosta skulptaĵo Z
2 tribuno 3: tro alta homo devas nepre eviti paroli de sur altaj podioj kaj katedroj ILa
3 profesora posteno: li longe estis la okupanto de la katedro de matematiko en la universitato de Cambridge VLe
4 universitata fako 3 gvidata de profesoro: en la kadro de la katedro estas instruataj la angla, germana, Esperanto, franca kaj rusa ILa la aŭtoro estas docento de la Katedro pri Epidemiologio de la Samarkanda Ŝtata Medicina Instituto VLe
katedra
1 rilata al katedro: katedra profesoro katedra preĝejo katedralo
katedrulo katedra profesoro: la prestiĝo de la katedro kreskis pro la atingitaj rezultoj de la katedrulo RE!
elkatedra
1 havanta la aŭtoritaton de rajtigita predikanto aŭ lekcianto.