PIV · 14146
★sid/i
★sid/i (ntr)
1 (iu) Esti en tia pozicio, ke la busto estas tenata pli-malpli rekta, dum la gluteoj restas sur ia apogo: sidi sur seĝo Z, sur trono Z; malantaŭ mi vi devas sidi sur la ĉevalo Z; ŝi sidis sur miaj genuoj; Japanoj ofte sidas sur la suroj; silente sidas sur la tero la plejaĝulo de Cion X; (abs) sidi apud la tablo Z, ĉe la kameno; la infanoj sidas silente k skribas Z; (analoge, pp bestoj) tie sidis hundo k rigide lin rigardis Z; sur latoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj Z; birdeto sidis sur branĉo.
2 (iu) Resti sur seĝo, por ion fari: ili sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj Z; super malfermita libro sidis Marta Z; instruistino, kiu sidas super lernantino Z; la skribistoj k Fariseoj sidas sur la seĝo de Moseo N (por instrui); la Eternulo diris al mia sinjoro: sidu dekstre de Mi X (por juĝi); (kolektive) la parlamento sidis la tutan nokton.
3 (iu) Resti en iu loko, ne moviĝante aŭ ne elirante: sidi, kiel muso sub balailo Z; Dion fidu, sed senfare ne sidu Z; se vi sidos en branoj, vin manĝos la porkoj Z; sidas gasto unu minuton, sed vidas la tuton Z; se li tro longe sidas en la domo de alia homo […] Z; mi hejme sidis, nenion vidis Z; sidante ĉiam dome, mi tre malmulte konas la mondon Z; (f) la vortoj flugas sed la pensoj sidas Z.
4 (iu) Troviĝi en ia situacio, bona aŭ malbona: bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas Z; forte sidas, kiu Dion fidas Z; sidi sur pingloj Z; sidi en amaso da embaraso Z; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj Z; (f) kiel solece sidas la urbo! X; malsaĝeco forte sidas en lia koro X.
5 (io) Esti en iu loko: en la kandelingo sidis brulanta kandelo Z; la ŝlosilo sidas en la pordo Z; diademo, malgranda ĉapeto sidis sur ŝia kapo Z; la verda stelo, kiu sidas sur nia brusto Z; lia kamizolo estis kovrita de cindro, kiu sidis ankaŭ en lia barbo Z; (f) en ŝerco k ludo ofte sidas aludo Z; en unueco sidas nia forto; se en kor’ io sidas, vizaĝo perfidas Z. ☞ kuŝi, stari.
6 (pp vesto) Havi, metite sur iu, bonan aŭ malbonan aspekton: la vestoj bonege sidas Z; tiu mantelo, ĉapelo ne bone sidas al vi.
sido. Pozicio de iu, io sidanta: havi bonan sidon sur la selo; malĝusta sido de la valvo en la kamero; pasi de la sido al la kuŝa pozicio. ➞ sidvango.
sidaĉi. Senenergie, malstreĉe sidi: ili sidaĉas sur siaj benkoj en la fundo de la klasĉambro; (f) sidaĉi en mizera ofico.
sidado
1 Stato de iu, kiu daŭre, longe sidas: tiu oficeja sidado estas malbona por via sano.
2 Tempo, dum kiu iu persono pozas por pentristo, skulptisto, fotografisto ks. ☞ seanco 2.
sida, sidanta
1 Estanta en sida pozicio: la titolo de la statuo estas: sidanta junulino; pafi sidantan perdrikon.
2 🍁 Sesila: sid(ant)a folio.
sidejo. Loko, kie iu aŭ io sidas: la sidejo de UEA estas en Roterdamo; la centra sidejo de granda banko; (f) la cerbo estas la sidejo de la pensado.
sidema. Inklina longe resti sidanta.
★sidigi. Fari, ke iu sidu: sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas Z; se vi sidigos ŝin al la tablo […] Z; sidigu Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo k sidigu apud li du homojn malvirtajn X.
★sidiĝi. Iĝi sidanta: submetu seĝon sub liajn piedojn (krurojn), k li kontraŭvole sidiĝos Z; sidiĝu, mi petas Z; ŝi sidiĝis sur la kanapo apud Marta Z; li venis k sidiĝis sub unu genisto X; la koko ekflugis k sidiĝis sur angulo de la libroŝranko Z; li kuris al la akvo k sidiĝis en malgranda boato Z.
sidiĝo. Ago de tiu, kiu sidiĝas: dum la ceremonio estis senfinaj sidiĝoj k leviĝoj.
sidilo. Ĉia objekto, uzebla por sidi.
sidloko. Spaceto, en vagono, tramo ks, kun seĝo por sidi: rezervi du sidlokojn en la aviadilo.
alsidi. Sidi apud iu aŭ io: la infano alsidiĝis al la lito k laŭte legis Z; alsidanta (malĉefa) juĝisto.
dusida. Prezentanta du sidlokojn: dusida aŭto.
eksidi. Komenci sidi: la kortumo eksidis je la deka matene.
kunsidi. Partopreni kun aliaj personoj en komuna formala diskutado k konsiliĝado: kunsidis ĉiuj membroj de la komitato B; kunsidis hieraŭ la konfliktkomisiono, k decidis […].
★kunsido. Komuna diskutado k konsiliĝado de membroj de societo, juĝantaro ks: la kunsidoj de la UEA-Komitato estas publikaj; privata kunsido de la Akademio; li demandas, per kiaj decidoj finiĝis la kunsido Z; sidi en kunsido de blasfemantoj X. ☞ kunveno, seanco.
residiĝi. Levinte sin de sia seĝo, denove sidiĝi sur ĝi.
subsidiĝo ⊕ Iompostioma, longedaŭra enprofundiĝo de la fundo de sedimenta baseno: subsidiĝo klarigas la akumuliĝon de dikaj serioj de sedimentoj en malprofunda maro; kontinua, nekontinua subsidiĝo.
unusida. Prezentanta nur unu sidlokon: unusida aviadilo.
fornosidisto Z, hejmosidulo Z. Homo, kiu emas resti hejme.
konduksido (ark.) Sidloko de kondukanto de kaleŝo, fiakro ks: du livree vestitaj servantoj sur la konduksido Z. ☞ boko.
laborkunsido. Kunsido de kongreso, difinita por laboro, en kiu povas partopreni ĉiu kongresano.