← Reen al F

PIV · 4850

★frost/o

frost/o
Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon: urtikon frosto ne difektas Z; malsata k tremanta de frosto, la knabineto […] Z; de la spiro de Dio venas frosto X; malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj Z; ĉu vi ankoraŭ frostosuferas? Z; frostotremi Z; disradia frosto (estiĝanta per disradiado dum klara k serena vetero).  frostmorti, frostpunkto.
Sensaĵo simila al tiu de granda malvarmo: li eksentis froston (de timo) en la dorso Z; ekkuris frosto sub mia haŭto X; frosto lin atakis Z (li ektimegis).
frosta. Glaciige malvarma: frosta vetero, vento; la frostaj dezertoj de la poluso; hodiaŭ estas bela frosta vetero, mi prenos miajn glitilojn Z.
frostas (ntr) Estas froste: sed ĉi tie estas malvarme, frostas! Z; ofte frostas ankoraŭ en Marto; frostas al mi en la piedoj.
frostema Z. Frostosentema.
frostiga. Estiganta froston: frostiga miksaĵo (miksaĵo el glacio k salo, kiu malvarmiĝas pro la malaltiĝo de la fandiĝtemperaturo k servas por malvarmigi aliajn substancojn).
frostigi
Fari ion glaciige malvarma, glaciigi: vintra vento frostigas nin ĝisoste; malvarmo frostigis la riveron; la ankoraŭ frostigita tero Z. kongeli.
(f) Haltigi, malhelpi, senaktivigi: tio frostigis la entuziasmon en lia brusto Z; frostigi la salajrojn; frostigitaj kreditoj (ne realigeblaj).
frostigado. Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis −24°C.
frostigilo Tiu parto de fridujo, kiu tenas sian temperaturon sub 0°C.
frostiĝi
Esti malmoligita, rigidigita aŭ difektita de la malvarmo: se iu el la hirundoj malfruiĝas, tiam ĝi frostiĝas tiel, ke ĝi falas kvazaŭ senviva Z; la frostiĝintaj fingroj ne plu povis teni la plumingon.
(f) Esti haltigita: ilia gajeco frostiĝis ĉe tiu terura vido.
frostujo. Malvarmiga ŝranko por konservi manĝaĵojn frostigitaj; povas esti parto de fridujo.
alfrostiĝi. Iĝi solida pro frosto: la rivero jam alfrostiĝis.
elfrostiĝi Pro parta frostiĝo, apartiĝi el miksaĵo.
elfrostigi Per malvarmigo, apartigi komponanton el miksaĵo.
enfrostiĝi. Esti kaptita de frostiĝinta likvo: la anasido kuŝis senmove k tiel enfrostiĝis fortike en la glacion Z.
forfrostiĝi. Detruiĝi pro frosto (pp plantoj ks).
superfrostigado. Procedo de konservado de nutraĵoj per rapida malvarmigado ĝis −40°C.