← Reen al F

PIV · 4849

fronton¹o

fronton1o 🏠
En la klasika arkitekturo, triangula aŭ duonronda kronaĵo de la fasado, havanta kiel bazon la kornicon de la entablemento: la frontono de la Partenono, de la Pariza Panteono. gablo, timpano.
Analoga ornamaĵo ĉe la fronto de konstruo, super pordo aŭ fenestro: la malnova vilaĝana domo kun la truoj en la frontono Z; frontonoj de la belgaj urbodomoj.
frontona
Provizita per frontono: la granda, ĉirkaŭita de altaj frontonaj domoj urba foirejo Z (de Frankfurto).
Rilata al frontono: malgranda frontona ĉambreto tute sub la tegmento Z ( mansardo).