PIV 2026 · Artikolo 4939
gablo
gablo ARKI
1 supra triangula parto de muro, sur kiu sin apogas la firsta kaj mezaj patnoj, laŭ la deklivo de la tegmento. Sin. pinjono 2. ➞ eĝo, gropo, patno, truso, valo.
2 en gotiko triangula ornama muro ofte aĵura, kiu enkadrigas kaj kronas la arkon de fenestro, pordego k.s.: malnova preĝejo provizita je gabloj OE