PIV 2026 · Artikolo 3553
eĝo
Derivaĵoj en la artikolo 4
eĝo
1 MATE
a streko komuna al du apudaj edroj de pluredro.
b ligaĵo inter du verticoj de grafeo.
c kurbo en surfaco, tia ke la tanĝaj ebenoj ĉe unu flanko de la kurbo formas nenulan angulon kun tiuj ĉe la alia flanko.
2 TEKN akra kaj longforma rando de objekto:tiu tranĉilo ne plu havas eĝon trafi la eĝon de fenestrokovrilo eĝo de volbo elstara linio formita de la renkontiĝo de du volb-arkaĵoj la eĝoj de kristalo la eĝoj de pesilvekto la fronta kaj posta eĝoj de planeo la fronta kaj posta eĝoj de stego Sin. akraĵo 2. ➞ faco, firsto, kresto.
kuspeĝo MATE kurbo, kies ĉiuj punktoj estas kuspoj de kurboj en surfaco.
tegmenteĝo TEKN eĝo, kie du deklivoj de tegmento supre renkontiĝas.
tranĉeĝo tranĉa eĝo de tranĉilo, klingo, ĉizilo, spado, sabro k.s.