PIV · 333
★akr/a
① ★akr/a
1 Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika: akra glavo Z, tranĉilo Z; akraj dentoj Z, sagoj X; malgranda birdeto, sed akra ungeto Z. ☞ akuta.
2 Vive k penetre ekscitanta la sensojn: akra kreno Z, pipro, vento Z; akra sono Z, voĉo Z, bojado Z; akra haladzo; akra brilo Z, ruĝo, kontrasto Z; akra doloro; tro akra fajro estas sen daŭro Z; la malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojn B. ☞ morda, ŝiri, trabori, blindiga.
3 (f) Malagrable k ofende impresanta la sentojn: akraj mokoj Z, riproĉoj Z; per akra tono Z ; eviti ĉion akran k polemikan Z; lia (de Cart) akra maniero de agado faras al ni multe da malbono Z; la plej akraj malamikoj de la homaranismo Z; akra krizo, batalo; li akre atakis la pastrojn B. ☞ amara, severa.
4 (pp sensoj aŭ, f, pri la intelekto) Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn: gasto havas akrajn okulojn Z; ili ĉiuj havis akrajn orelojn, ili aŭdis ĉiun vorton Z; ŝi observis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj Z; akrevida spirito. ☞ sagaca, penetri.
akreco. Eco de io akra: la akreco de klingo, de voĉo, de kritikoj, de ies orelo.
akrigi. Fari akra:
1 akrigi glavon Z, plugilon X, fosilon Z, hakilon Z, rikoltilon X; akrigita razilo Z, krajono; bonodora fojno igis ĉiun preterirantan ĉevalon akrigi la orelojn Z;
3 tiuj, kiuj akrigas sian langon kiel serpento X; tiu deklaro akrigis la disputon;
4 sperto saĝon akrigas Z; ĉe li precipe akrigita estis la sento de aŭdado Z.
akrigilo. Ĉia ilo, por akrigi pinton aŭ randon: rotacia, plata, ŝtona, rimena akrigilo; akrigilo de krajonoj, de razklingoj.
akriĝi. Iĝi akra:
2 la apetito akriĝados dum la manĝado Z;
3 la ekonomia krizo akriĝis.
forakrigi. Forigi, akrigante: forakrigi la breĉetojn Z (de glavo).
★malakra. Tia, ke ĝi ne penetre vundas la sensojn aŭ sentojn: malakra skriboplumo, injektila nadlo; bruligi herezulon per malakra fajro (por daŭrigi la torturon); malakra ŝerco; la tranĉrandoj de la plugilferoj malakriĝis X; lia vidado komencis malakriĝi k li ne povis vidi Z.
franĝakrigi Ⓣ Franĝigi.
vidakreco ⚕ Penetremo de la vidkapablo, difinebla kiel la angula distanco inter la du plej proksimaj punktoj, kiujn la okulo povas distingi, k mezurebla per optometroj.