← Reen al B

PIV · 2007

★blind/a

blind/a
Senigita je vidkapablo: blinda de naskiĝo; blinda kokino povas trovi grajnon Z. amaŭrozo.
(f) Perdinta la kapablon ĝuste k kritike juĝi: li estis blinda pri sia danĝera pozicio; la blinda amaso Z; elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn X; (analoge) amo k kolero estas blindaj; blinda fervoro Z, obeemeco Z, ŝovinismo Z; blinda konfido kondukas al perfido Z; eraroj, kiujn niaj antaŭuloj faris el blinda neceseco Z; unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti blinda. fanatika.
(f) Tia, ke ĝi ne ebligas travidon: blinda muro, arkado (senapertura); blinda fenestro, pordo (masonfermita); blinda flugado (sen vido al la grundo); blinda vojo (kondukanta nenien).
blinde
Kiel blinda persono: mi blinde pafos, eble trafos Z.
En nekritika, senkomprena maniero: ŝi kutimis blinde k sendemande obei sian edzon Z; blinde kredi Z, sin ligi Z; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde Z (senplane); la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde (sengarantie) transdoni al homoj ne elprovitaj Z; la stilo E-a ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj Z; anstataŭ blinde ĵetadi frazojn, iru k rigardu! Z.
blindeco. Stato de iu blinda: la homojn (la anĝeloj) frapis per blindeco X; tio estas ia morala blindeco.
blindigi
Senigi definitive je la vidkapablo: variolo blindigis multe da malsanuloj B; al Cidkija oni blindigis liajn okulojn X.
Momente malklarigi la vidkapablon: ŝin preskaŭ blindigis la radioj de la suno Z; ŝi deturnis la okulojn for de la blindiganta diamanto; ĉio brile radiis, la okuloj de la scienculo preskaŭ tute blindiĝis de tio Z.
(f) Konfuzi la juĝkapablon: blindigita de la pasio, de rutino Z, de partieco; ne volas mi per vortoj vin blindigi Z.
blindiga. Tia, ke ĝi blindigas: torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ŝin Z; blindige blankaj vestoj Z.
blindulo. Homo blinda: ni palpas la muron kiel blinduloj X; inter la blinduloj reĝas la strabuloj Z; blindulo kartojn ludi ne devas Z.
blindulejo. Institucio por blinduloj.
blindumo
Perturba ŝanĝiĝo de la okulsentebleco, kaŭzita de tro helaj punktoj en la vidkampo, kiuj produktas sur la retinon troan lumigon.
Subita, ne daŭra malfacilo aŭ neeblo vidi pro fizika-fiziologia kaŭzo: blindumo de aviadistoj en flugplonĝo.
kolorblindeco. Kn de anomalioj en la perceptado de koloroj, i.a. daltonismo.
kolorblindulo. Individuo trafita de kolorblindeco.
noktoblinda Havanta nenormale malfortan vidkapablon en malintensa lumo (ekz. dum krepusko). tagvida, noktovida.
noktoblindeco. Eco de iu blinda.