← Reen al F

PIV 2020 · 4292

fanatik²a

fanatik2a. Blinde fervora en politikaj, religiaj aŭ doktrinaj aferoj, k senindulga por la malsamopiniantoj: fanatika inkviziciulo, feministo, abstinemulo; tiu ĉi postulado estas tiel obstina k fanatika, ke mi eĉ mem cedis Z.
fanatike. En fanatika maniero: fanatike persekuti la nekonformistojn.
fanatikeco. Eco de iu fanatika.
fanatikigi. Fari, ke iu iĝu fanatika: liaj furiozaj paroladoj fanatikigis la amasojn.
fanatikulo. Iu fanatika. puritano, zeloto.