PIV 2020 · 13714
★sagac/a
★sagac/a
1 Posedanta akran instinkton, por malkovri aferojn k lertan eltrovemon por solvi malfacilaĵojn: sagaca detektivo, romanverkisto.
2 Karakterizata de tia eco: sagaca solvo de ŝakproblemo; neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro Z.
sagace. En sagaca maniero: ĉio en la ĝardeno estis aranĝita plej sagace Z.
sagaceco. Karaktero de iu, io sagaca.