← Reen al S

PIV · 14039

★sent/i

sent/i (tr)
Ricevi ian, precipe pertuŝan aŭ internan, sensaĵon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aŭ plezuro: oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj ŝi sentis la pizon Z; li sentis malvarman manon sur sia frunto; neĝis, sed la malvarmon ŝi ne sentis; tie oni sentas nenian bloveton de l’ vento; sur ĉiuj stratoj estis sentata la odoro de ansera rostaĵo Z; senti la pulson en siaj arterioj; mi ne plu sentas miajn piedojn (pro frostiĝo); en la dormo oni sentas nek malsaton, nek soifon Z; de fremda dento ni doloron ne sentas Z; estis al ŝi, kvazaŭ ŝi sentus, ke ŝia koro disŝiriĝas Z; fajron sentas mi interne Z; (abs, precipe pri doloro) oni batas per vipo, por ke sentu la ripo Z; eĉ muŝo sentas, kiam vi ĝin turmentas Z; ili frapis min, sed mi ne sentis X; posedi la povon pensi k senti Z; (f) plumo ne sentas, papero silentas Z. sensi, percepti.
Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aŭ malagrablan: senti timon Z; ĝojon Z; enuon, ĝenon, volupton; senti la bezonon de io Z; kion koro sentas, lango prezentas Z; mi ne kapablas esprimi, kion mi sentas; estus tro longe, se oni volus priskribi ĉiujn suferojn k turmentojn, kiuj tie (infere) estas sentataj Z. ĝui, sperti.
Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon: mi sentas, ke tiel devus esti; tiun uzon de la vorto mi sentas iel fremda al la spirito de la lingvo; Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, sed ĉiuj egale en koro Vin sentas Z; vi ĉiuj sentas, ke la verda standardo estas io pli, ol simpla signo de lingvo Z.
💡 Reagi al eksteraj fizikaj, kemiaj aŭ biologiaj cirkonstancoj.
sin senti. Konscie esti: li sentis sin malsata Z, malsana Z; kiel vi vin sentas? Z; se vi ne sentas vin sufiĉe forta, iru returne Z; li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon en kiu li estis naskita Z; por kiu okupo vi sentas vin pleje kapabla? Z; sentu vin tute kiel hejme! Z; unuj sentas sin hejme en la odoro de la drinkejo Z; mi min sentas nun ne tute bone Z; la knabo apartenis al la familio, li tie sentis sin bone Z; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio Z; ni sentas nin kiel samgentanoj Z.
sento
Agrable aŭ malagrable konsciata sensaĵo: agrabla sento de varmo Z; senforte ŝi falis sur la teron, ŝi havis plu nek pensojn, nek sentojn Z; estis ja vespero de Silvestro, k tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino Z; por Inga estis terura sento, stari kiel postamento Z; ŝi havis la senton, kvazaŭ ĉio en ŝi konsumiĝis Z.
Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de nemateriaj, nesensaj kaŭzoj: lia vizaĝo povis laŭvole esprimi ĉiajn sentojn, mokon, honton, surprizon, admiron, malamon…; maldolĉa sento de neplenumita espero Z; la knabeto rigardis kun pia sento la malnovan sonorilon Z; li estas sindetenema en la esprimado de siaj sentoj; Sara havis la senton, kvazaŭ ŝi denove estas malgranda knabineto Z; pia sento de agrableco tiris la belan Saran al la krado Z; strangaj sentoj konfuzis lian animon; la homoj havas tian naturon, ke oni povas venki ilin nur per la sentoj Z; la kongreso devas efiki sur la sentojn k fari impreson, kiel eble plej grandan k neforgeseblan Z; (aparte, pp amo) esprimi al iu la sentojn, kiujn oni havas por li Z; pri miaj sentoj vi ne rajtas dubi!. emocio, koro, pasio.
Neintelekta, iel instinkta kapablo taksi la aferojn, juĝi la homojn: neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter ni Z; volo k sento faras pli, ol prudento Z; sama gento, sama sento Z; formo, kontraŭ kiu protestis nia lingva sento Z; konsiliĝu neniam kun lingvistoj, sed nur kun personoj, kiuj havas filologian senton Z; iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj Z. opinio. senco.
(evi) = senso: ĉe li precipe akrigita estis la sento de aŭdado Z.
senta. Rilata al sento.
sentebla
Tia, ke ĝi povas esti sentata: apenaŭ sentebla gusto de brulo; jam la printempaj ventoj fariĝis senteblaj Z; bonstato estis sentebla en la domo Z. rimarkebla.
Tia, ke ĝi faras gravan impreson: estas inter ili sentebla diferenco de talento; pli grandaj elspezoj, kiuj por mi estas sufiĉe senteblaj Z.
sentema. Havanta facile impreseblajn sentojn: misteraj sonoj, ne aŭdeblaj por la orelo, (sed) senteblaj por ĉiu animo sentema Z; kiel sentema li estas por la ĉarmoj de ia Frino! Z; sentemaj k impresavidaj legantinoj Z; resti indiferenta ĉe tia spektaklo! Ĉu do vi ne estas sentema?.
sentemo, sentemeco. Karaktero de iu sentema: troigita, afekta sentemo; la vizaĝo estas desegnita de vi kun videbla sentemeco Z.
sentigi. Fari, ke iu sentu: li sentigos al vi sian skurĝon Z; vi sentigis al via popolo pezan sorton X; la neniam esperita amo, kiu subite estis sentigita al ŝi Z.
sentiva 💡 Tia, ke ĝi reagas al eksteraj fizikaj, kemiaj aŭ biologiaj cirkonstancoj: ŝia haŭto estas sentiva al tiu ungvento; organismo sentiva al iu drogo; (f) sentiva aparato, pesilo, galvanometro (reagantaj al etaj diferencoj).
sentiveco
Propreco de ĉelo aŭ ĉelaro reagi al eksteraj aŭ internaj ekscitoj: sentiveco de la nerva sistemo.
Kapablo de mezurilo aŭ substanco reagi al eĉ tre malgrandaj kvantoj aŭ valoroj ks: sentiveco de fotografia plako, de elektrokardiografo, de radioricevilo.
sentivigi Fari, ke vivulo, organo aŭ histo estu sentiva al iu fizika, kemia aŭ biologia aganto: sentivigita al la sulfamidoj.
sentiviĝi Iĝi sentivigita: la sentiviĝo evidentiĝas per reagoj de netolero ĝenerala (ŝoko, febro ks), aŭ loka (urtikario, spasmo de la bronkoj ks).
sentumo = senso.
antaŭsenti. Havi instinktan malprecizan k malklaran ideon pri la estonteco; neklare k senpruve esperi aŭ timi: la maljuneco amas la izolecon kvazaŭ antaŭsentante la tombon B; mi forlasas Amelion […], mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam Z; mi kvazaŭ (tion) antaŭsentis: la tutan nokton mi sonĝis pri du ratoj! Z.
antaŭsento. Tia neklara sento, ke io devas okazi: interna, malbona antaŭsento malvarmige leviĝis en ŝi Z; ili promenadis kun feliĉa antaŭsento de bona tagmanĝo Z; en liaj okuloj naĝis feliĉaj rememoroj k antaŭsentoj Z.
eksenti. Subite senti: li eksentis en sia koro, ke li ne povas toleri Martenon Z; nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas Z; ŝi estis jam proksime de la pordo, kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako Z; okulo ne atentas, dorso eksentas Z; kiam ŝia patro vidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron Z.
kunsento. Simpatio: esprimi al iu sian kunsenton Z.
nesentebla. Tia, ke oni preskaŭ ne povas ĝin senti: fari nesenteblajn progresojn.
nesentema. Ne facile impresebla: nesentema koro.
sensenta. Havanta nenian senton: sensenta kadavro; (f) sensenta li estas, kiel ŝtipo.
trosentema. Havanta tro delikatan, iel malsanecan sentemon.
flarsenti. Senti per la nazo: jam mi flarsentas la odoron de la manĝejo Z; oni povis flarsenti, kiuj manĝaĵoj estas pretigitaj en la tuta urbo Z; mia flarsento diras al mi, ke troviĝas floroj en la salono Z.
premsento. Malsaneca sento pri ia fizika premo, sen ekstera kaŭzo.
tiklosentema Z. Sentema al la tiklado.
vetersentema. Influata de la veterŝanĝiĝoj.