PIV 2020 · 14874
stres/o
stres/o ⚥ Ψ
1 Akuta fiziologia k psikologia reago de vivulo al transformiĝanta medio, cele al adaptiĝo.
2 Kronika fiziologia k psikologia reago de vivulo al akuta streso, kiam la adaptiĝo ne sukcesis.
stresa. Rilata al streso: stresa aganto.
stresi. Esti en stato de streso.
stresiĝi. Ekesti en stato de streso.
stresigi. Estigi streson: stresiga laboro.